Hazardigo

Hazardigo estas enkonduko de iom da hazardo en eksperimenton, esploron, algoritmon ktp. La celoj povas esti diversaj, interalie imiti deviojn kaj perturbojn de neesencaj parametroj de eksperimento; malfaciligi al kontraŭulo malĉifradon per determinismaj algoritmoj; rompi ĉifradon, kiel ekz-e priskribite ĉe hazardigita algoritmo.