Fonmuziko

Fonmuziko estas muziko aŭdata por malstreĉiĝo. Ekestinta en la 1940-aj jaroj en Usono, ekzistas apartaj radiostacioj, kiuj dissendas nur fonmuzikon. Ĝia bendlarĝo etendiĝas ekde popularaj klasikaĵoj trans popolmuziko (ekz. blankusona popolmuziko), popmuziko ĝis mildaĉa ĵazo. Kutime estas instrumenta muziko sen kantado de muzikistoj konataj kiel soloistoj resp. instrumentistoj. Tipe por fonmuziko estas la uzado de fluantaj arĉinstrumentaj aranĝaĵoj ("arĉinstrumenta saŭco") kaj instrumentaj interpretaĵoj de famaj furorkantoj. Fonmuziko estas ankaŭ ilo por celata, sed apenaŭ sentebla influado en certaj medioj ekz. hoteloliftoj (pro tio la karakteriza nomo „liftmuziko“), vardomoj kaj vendejaroj kaj meritas pro tio sian fifamon.